Kojneo | |
Κοινὴ γλῶσσα koinế glôssa | |
sankta lingvo • historia lingvo • dialekto | |
---|---|
Atika-Ionia greka lingvo | |
Lingvistika klasifiko | |
hindeŭropa | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | grc (por la historia greka lingvo ĝis la jaro 1453) |
SIL | grc (por la historia greka lingvo ĝis la jaro 1453) |
Glottolog | koin1234 |
Angla nomo | Koine Greek |
Franca nomo | koinè |
Kojneo (greke κοινή [γλῶσσα], koinē glōssa, „la komuna [lingvo]") estas la historia greka lingvo de la helenisma epoko ĝis la epoko de la romiaj imperiestroj, de proksimume 300 a.K. ĝis 600 p.K. Fojfoje la lingvo de la malfrua antikva periodo (pli-malpli 300 p.K. ĝis 600 p.K., do la lasta triono de la supre menciita tempo) ne plu kunkalkuliĝas. La antaŭaj evoluaj fazoj de la greka lingvo nomiĝas prahistoria kaj antikva greka lingvo, la posta fazo ĝis la jaro 1453 nomeblas "mezepoka greka lingvo", ekde tiam la lingvo difiniĝas kiel moderna greka lingvo - ĉiuj lingvoformoj antaŭ la jaro 1453 sume foje nomatas "malnovgreka lingvo". Tiu lingvo tra multaj jarcentoj estis la plej grava komunikilo en la teritorio de la orienta Mediteranea Maro, kaj ankaŭ en la latine dominita okcidento de la antikva Eŭropo la lingvo estis multe disvastiĝinta. En la moderna greka lingvo la vorto κοινή prononciĝas [kinˈi].
En la hodiaŭa lingvaĵo de lingvistiko "kojneo" (do "ĝenerala lingvo") ankaŭ estas nomo aplikebla por ĉiu dialekto, kiu ene de certa lingva komunumo establiĝas kiel ĝenerale akceptita superregiona standardo (vidu ankaŭ la latinan terminon lingua franca).