Koktelo ĝenerale estas iu miksaĵo de likvaĵoj. Tamen, pli ofte ĝi aludas al miksata trinkaĵo kiu enhavas variajn alkoholaĵojn, ofte kun nealkoholaj enhavaĵoj, kiel glacio, suko, laktokremo, saŭco aŭ spicoj. Forta alkoholaĵo kiel rumo, viskio aŭ vodko estas ofte uzata por la alkohola bazo.