Forumo - Simpozio - Seminario - Konferenco - Kongreso
Kolokvo estas renkontiĝo de limigita nombro da sciencistoj aŭ fakuloj, por interparole esplori difinitan temon (PIV).
Laŭ Revo-vortaro "la vorto kolokvo estas falsa amiko por la esperantistoj, en kies lingvo samdevena vorto indikas specon de ekzameno... Tiel estas ankaŭ en la rusa, pola, kroata. La vorto „simpozio“ ne estas tiom konfuza, ĝi egale estas uzata en Esperanto, kaj tute samsence."