Koloseo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Koordinatoj | 41° 53′ 25″ N, 12° 29′ 32″ O (mapo)41.89027777777812.492222222222Koordinatoj: 41° 53′ 25″ N, 12° 29′ 32″ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 0,01 km² (1 ha) [+] | ||||
Areo | 0,01 km² (1 ha) [+] | ||||
Materialo | Roman travertine, tofo, betono [+] | ||||
Estiĝo | 82 | ||||
Konsekro | 81 | ||||
Poŝtkodo | 00184 [+] | ||||
Koloseo | |||||
Vikimedia Komunejo: Colosseum [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
La Koloseo aŭ Koliseo, origina Flavia Amfiteatro (latine Amphitheatrum Flavium; itale Anfiteatro Flavio aŭ Colosseo), estas kolosa elipsa amfiteatro en la urbocentro de Romo, Italio, kies restaĵoj konserviĝis. Konstruita el betono kaj ŝtono,[1] ĝi estas la plej granda amfiteatro de la Romia Imperio, kaj estas konsiderata unu el plej grandaj verkoj de Romia arkitekturo kaj inĝenierarto. Ĝi estas la plej granda amfiteatro en la mondo.[2] La Koloseo estas situanta ĝuste oriente de la Roma Forumo.
Ĝia konstruado estis komencita sub imperiestro Vespasiano ĉirkaŭ 70 (nia erao)[3], pluigita en la 80-aj jaroj fare de lia sukcedanto kaj heredanto Tito,[4] kaj kompletigita per modifoj laŭ ordonoj de ties filo Domiciano (81–96).[5] Tiuj tri imperiestroj estas konataj kiel Flavia dinastio, kaj la amfiteatro estis nomita en Latino laŭ asocio kun ties familinomo (Flavius). Estas hipotezoj, ke la konstruado estis pagita per la konkeraĵo el la milito kontraŭ Jerusalemo. La teatro estis konstruita ĉe la granda palaco de Nerono (latine Domus Aurea = ora domo), konstruita post la granda incendio de 64; proksime staris kolosa statuo de Nerono, de kiu eble deriviĝas la nomo.
La teatrejo havis lokon minimume por 45.000 spektantoj kaj estis destinita al cirkaj ludoj (latine circenses). Laŭ kelkaj fontoj la Koloseo povus enhavi ĉirkaŭkalkule inter 50,000 kaj 80,000 spektantoj,[6][7] kaj estis uzita por gladiatoraj luktoj kaj publikaj spektakloj kiaj naŭmaĥioj, animalĉasado, ekzekutoj, rekreoj de famaj bataloj, kaj teatroludoj bazitaj sur klasika mitologio.
Laŭ Francisko Azorín Koloseo estas Amfiteatro de Flavio en Romo, antaŭ kiu staris kolosa statuo de Domitiano; ĝi kapablis por 60.000 spektantoj. Granda, kolosa teatro.[8] Li indikas etimologion el la greka kolossos (kolosaĵo) kaj de tie la latina colosseus.[9]
La Koloseo estis en uzo ĝis 217, kiam ĝin trafis fulmo, kaŭzanta incendion. En 238 ĝi estis restaŭrita kaj poste, ĝis 524, uzata por diversaj celoj, precipe cirka bestoĉasado (venatio), sed ankaŭ por loĝejoj, vendejoj, konstruaĵoj por religia ordeno. En 874 tertremo damaĝis ĝin, kaj oni transformis ĝin al fortikaĵo, ŝtonminejo kaj kristana sanktejo. La marmoro, kiu kovris ĝiajn murojn, estis bruligita por produkti kalkon. Dum renesanco kaj baroko la regantaj familioj de Romo (el kiuj devenis multaj papoj) ĝin uzis kiel fonton de marmoro por la konstruado de la Baziliko de Sankta Petro kaj siaj privataj palacoj. Konata priskribo de tiu praktiko estas la latina vortludo Quod non fecerunt Barbari, fecerunt Barberini (kion ne faris la barbaroj, faris la Barberinoj (unu el tiuj familioj)).
Kvankam en la 21a jarcento ĝi estas parte ruinigita pro damaĝo kaŭzita de detruaj tertremoj kaj ŝtonrabistoj, la Koloseo estas ankoraŭ simbolo kaj de la Imperia Romo kaj de la urbo Romo mem. Ĝi estas unu el plej popularaj turismaj allogoj de Romo kaj havas tre klarajn konektojn kun la Romkatolika Eklezio, ĉar ĉiun grandan vendredon la Papo kondukas torĉomarŝon nome Via crucis kiu ekas en la areo ĉirkaŭ la Koloseo aŭ en ĝi mem.[10]
La Koloseo, kiel la tuta Historia Centro de Romo, Propraĵoj de Vatikanurbo en Italio kaj la Baziliko Sankta Paŭlo antaŭ la Muroj, estis listita kiel Monda heredaĵo de UNESCO en 1980. En 2007 la komplekso estis inkludita ankaŭ inter la Novaj sep mirindaĵoj de la mondo, sekve de konkurenco organizita de New Open World Corporation (NOWC).
La Koloseo aperas ankaŭ en la italaj eŭro-moneroj de 5 centimoj.