Komitato pri Kosma Esplorado

Komitato pri Kosma Esplorado
organizaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1958 vd
Lando(j) Francio vd
Sidejo Parizo
Agareo

internacia ne-registara organizaĵo

Moto Furthering research, exploration, and the peaceful use of outer space through international cooperation
Retejo Oficiala retejo
Jura formo deklarita asocio en Francio
vdr

La Komitato pri Kosma Esplorado (KOKE) estis starigita la 3-an de oktobro, 1958, de la Internacia Konsilio por Sciencaj Unuiĝoj (IKSU). [1] Inter ĝiaj celoj estas antaŭenigi sciencan esploradon en kosma spaco je internacia nivelo, kun reliefigo pri libera interŝanĝado de rezultoj, informoj, kaj opinioj, kaj estigi forumon malfermitan al ĉiuj sciencistoj por diskutado de problemoj, kiuj povas efiki al kosmoscienca esplorado. Ĝi laboras por tiuj celoj okazigante simpoziojn, kapabligajn metiejojn, kaj eldonadon, kaj per aliaj rimedoj. KOKE kreis plurajn esplorprogramojn pri diversaj temoj, kelkfoje kunlaborante kun aliaj sciencaj unuiĝoj. La longadaŭra projekto Internacia Referenca Atmosfero de KOKE komenciĝis en 1960 kaj de tiam produktis plurajn eldonojn de sia modelo pri la supra atmosfero. La modelo de la Internacia Referenca Jonosfero de la laborgrupo IRSU-KOKE estis publikigita unuafoje en 1978 kaj estas aktualigata ĉiujare.

  1. "Scientists of World Set Up Space Group", de Walter Sullivan, The New York Times, 4-an de oktobro, 1958, p. 1

Developed by StudentB