Kompleksa ebeno

La kompleksa ebeno. La kompleksa nombro z = x+iy kaj ĝia kompleksa konjugito =x-iy.

En matematiko, la kompleksa ebeno estas vojo de videbligo de spaco de la kompleksaj nombroj. Ĝi estas 2-dimensia eŭklida ebeno kun karteziaj koordinatoj, kun la reela parto prezentata en la abscisa akso kaj la imaginara parto prezentata en la ordinata akso. La abscisa akso estas nomata ankaŭ kiel la reela akso kaj la ordinata akso estas nomata ankaŭ kiel la imaginara akso.

La koncepto de la kompleksa ebeno permesas geometrian interpretadon de kompleksaj nombroj. Por adicio, oni adicias same kiel vektoroj, kaj la multipliko de kompleksaj nombroj povas esti esprimita simple per uzo de polusaj koordinatoj, kie la grandeco de la produto estas la produto de tiuj de la faktoroj, kaj la angulo de la reela akso de la produto estas la sumo de tiuj de la faktoroj.


Developed by StudentB