Kompreno

La kompreno (el la latina cum: kun; kaj prehendere: preno; ago kun-preni, preni kun si) estas psikologia procezo per kiu pensanta estaĵo kapablas pensi pri objekto: (ulo, aĵo, evento, mesaĝo...) kiu prezentiĝas al la sensoj, havi en sia menso plej eble kiel kompletan scion pri tiu objekto kaj taŭge trakti ĝin.

Kompreno estas sekvo de konceptigo: por kompreni ion, necesas esti konceptiginta ĉi tion. Pli altaj niveloj de kompreno estas la abstraktado, la juĝo, la raciigo.


Developed by StudentB