Komunista Partio de Hispanio | ||
---|---|---|
Partido Comunista de España | ||
politika partio en Hispanio komunista partio | ||
Komenco | 14-a de aprilo 1921 vd | |
Lando(j) | Hispanio vd | |
Sidejo | Madrido | |
Ideologio |
Eŭrokomunismo • komunismo • Marksismo-leninismo • internaciismo • respublikismo • federismo • feminismo • laikismo | |
Fondinto(j) | Jules Humbert-Droz vd | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Enrique Santiago (en) (2018–) José Luis Centella Gómez (en) (2009–2017) Francisco Frutos (mul) (1998–2009) Julio Anguita (1988–1998) Gerardo Iglesias Argüelles (mul) (1982–1988) Santiago Carrillo Solares (1960–1982) Pasionaria (1942–1960) José Díaz (en) (1932–1942) José Bullejos (en) (1925–1932) César Rodríguez González (en) (1923–1925) Antonio García Quejido (mul) (1922–1923) vd | |
Filioj | Communist Youth Union of Spain (en) vd | |
Posedatoj | Mundo Obrero (en) Nuestra Bandera (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Komunista Partio de Hispanio | |
---|---|
Partido Comunista de España | |
politika partio en Hispanio • komunista partio | |
Lando | Hispanio |
Estro | José Luis Centella Gómez (prezidanto) Enrique Santiago (ĝenerala sekretario) |
Fondiĝo | 1921 |
Ĉefa sidejo | str. Olimpo, 35. 28043 Madrid. |
Ideologio | Eŭrokomunismo, komunismo, Marksismo-leninismo, internaciismo, respublikismo, federismo, feminismo, laikismo |
Ĵurnalo | Mundo Obrero |
Junulara organizaĵo | UJCE |
Retejo | pce.es |
Komunista Partio de Hispanio aŭ Hispana Komunista Partio (PCE, Partido Comunista de España[1], hispane) estas la pli multnombra Komunista Partio de Hispanio, fondita en 1921, kiu nun estas parto de Unuiĝinta Maldekstro (IU, Izquierda Unida), ligo fondita en 1986 de pluraj maldekstraj partioj.
Ĝi naskiĝis en la 1920-aj jaroj kiel apartiĝo de la socialisma partio PSOE kaj kiel alproksimiĝo al la politiko de la tiama Sovetunio. La partio estis relative modesta dum la 20-aj kaj komenco de la 30-aj jaroj, kaj ege kreskis dum la Hispana Enlanda Milito fine de tiu jardeko, kiam ĝi profitis la ĝeneralan engaĝon en la intercivitana milito (partoprenis la kontraŭfaŝisman lukton multaj komunistoj ĉe la Internaciaj Brigadoj), la rivalecon inter diversaj tendencoj, la maĥiavelismon kaj la apogon kaj politikan kaj perarmilan de la Sovetunio.
Dum la reĝimo de la generalo Francisco Franco, la partio havis siajn estrarojn for en ekzilo, sed supervivis ankaŭ en la interno kaj dum precizaj epokoj hegemoniis la kontraŭfrankisman lukton kiel fine de la 1950-aj jaroj kaj fine de la 1960-aj jaroj. Tiun hegemonion ili profitis je la fino de la 1970-aj jaroj je la komenco de la demokratia epoko por instaliĝi kiel la plej forta maldekstra politika partio. Ĝi forlasis la sovetian radikalecon kaj en ĝi pligraviĝis la tendenco konata kiel eŭrokomunismo. En la unuaj demokrataj balotoj, tamen, la rezulto ne estis tiom sukcesa, kaj ĝi akiris malpli da deputitoj ol la Socialista Partio. Tio kondukis al sinsekvo de internaj krizoj kaj al la perdo de influo en la ĝenerala politiko.
En 1986 la partio faciligis la formiĝon de koalicio nomata Unuiĝinta Maldekstro, en kies sino ĝi plu funkcias nuntempe. Post pli ampleksa koalicio kun la partio Podemos, nomata Unidas Podemos, du membroj de la partio deĵoras kiel ministroj en la nuna hispana registaro.