Konektiva histo

Konektiva histo estas kolekta nomo por diversaj histotipoj, kiuj riĉas je interĉela materialo. En la fakliteraturo ne regas unueco pri tio, kiuj histoj apartenas al la konektiva histo. Oni konsentas, ke en strikta senco, la retaj, ĵeleaj kaj aliaj fibraj histoj prezentas verajn tipojn de konektivaj histoj, dum la kartilagaj kaj ostaj histoj apartenas al subtena histo en plua senco al konektiva histo. Ofte oni aldonas la grasan histon, sangon, diversajn tipojn de muskoloj al la grupo de la konektivaj histoj.

Ĉiuj tiuj histoj evoluas el la mezenĥimo, mezodermo dum la feta evoluo. Ili konsistas el ĉeloj kaj interĉela materialo. La konektivaj histoj estas diversformaj, plej ofte longiĝintaj aŭ disbranĉiĝintaj, stelformaj. Kelkaj produktas la interĉelan materialon, aliaj gravas en la sindefendo de la korpo. Pliaj deponas energion en formo de graso.

La interĉela materialo estas plej ofte konektivaj fibroj. Tiuj fibroj havas tri formojn:

  • La kolagenaj fibroj estas fortaj, apenaŭ disŝireblaj, sed ne etendigeblaj. Ili aperas amase en tendenoj.
  • La kradaj fibroj estas maldikaj, disbranĉiĝantaj fibroj, kiuj pli facile ŝireblaj ol la gludona fibro, sed pro la reta formo, ili formas pli elastan, rezistan, kontraxustaran skeleton. Ili ĉirkaŭas la kapilarojn, aperas ankaŭ en la limfoida histo.
  • La elastaj fibroj estas maldikaj, elastaj, ne disbranĉiĝas. Ili troviĝas en la pulmo, en muro de la angioj.

Developed by StudentB