En geometrio, konstruo de Wythoff, nomita laŭ matematikisto Willem Abraham Wythoff, estas maniero por konstruo de unuforma pluredro aŭ ebena kahelaro. Ĝi estas nomata ankaŭ kiel kalejdoskopa konstruado de Wythoff.
Ĝi estas bazita sur la ideo de kahelaro de sfero per sferaj trianguloj. Se tri speguloj estas aranĝitaj tiel ke iliaj ebenoj sekciiĝas je centro de la sfero, do la speguloj dismetas reflektojn de la sfera triangulo kiu estas inter ili sur la surfacon de la tuta sfero. Se la anguloj de la sfera triangulo estas vere elektitaj, la trianguloj estos kahelaro la sfero, je unu aŭ pluraj finiaj fojoj kovrante la sferon.
Se lokigi verticon je taŭga punkto en la sfera triangulo la reflektoj de ĉi tiu vertico produktas uniforman pluredron. Por sfera triangulo ABC estas kvar eblecoj produkti uniforman pluredron:
La procezo ĝenerale aplikas ankaŭ por regulaj hiperpluredroj, de pli altaj dimensioj inkluzivante la 4-dimensiajn uniformajn plurĉelojn.