Kontrapunkto estas tre ĝenerala trajto de muziko (aparte videbla en multo de okcidenta muziko) per kiu du aŭ pli multaj melodiaj eroj okazas samtempe — en apartaj "voĉoj", aŭ laŭvorte aŭ metafore (se la muziko estas instrumenta).
La termino devenas de la latina punctus contra punctum (noto kontraŭ noto). Per sia difino, akordoj okazas kiam pluraj notoj sonas samtempe; tamen, akordaj, harmoniaj, "vertikalaj" trajtoj estas konsiderataj flankaj kaj preskaŭ bagatelaj se temas pri kontrapunkto. Kontrapunkto atentas melodian interagon prefere de harmoniaj efikoj kreataj kiam melodiaj eroj kunsonas. Oni ĝin ellaboris amplekse en la renesanca periodo; sed komponistoj de la baroka periodo portis kontrapunkton al iaspeca kulmino; kaj, ĝenerale kaj kun multaj esceptoj, oni povas diri, ke harmonio post tiam ekregis kiel la plej grava organiza principo en muzika komponado. La malfrubaroka komponisto Johann Sebastian Bach verkis la plejmulton de sia muziko profitante kontrapunkton, kaj malkaŝe kaj sisteme esploris la tutan amplekson de kontrapunktaj eblecoj en verkoj kiel La arto de la fugo.
Pro la evoluo de terminologio en muzikhistorio, tia muziko, se kreita ekde la baroka periodo, estas priskribata kiel kontrapunkta, sed muziko kreita antaŭ la baroko estas nomata polifonio. Tial, la pli frua komponisto Josquin Des Prez verkadis polifonian muzikon.
Homofonio, kontraste al polifonio, prezentas muzikon, en kiu akordoj aŭ vertikalaj intervaloj estas ludataj apud sola melodio sen multa konsiderado de la melodia karaktero de la aldonitaj "akompanaj" elementoj, aŭ de ties interagoj kun la melodio, kiun ili akompanas. Kiel sugestite ĉi-supre, la plimulto de populara muziko nuntempe verkata estas precipe homofonia — regata de konsideroj de akordoj kaj harmonio. Sed tio estas nur fortaj ĝeneralaj emoj, kaj oni povus aldoni multajn kvalifikojn.
La formo aŭ komponada ĝenro konata kiel fugo estas eble la plej kompleksa kontrapunkta tekniko. Aliaj ekzemploj inkludas la ĉenkanton (konatan en folkloraj tradicioj) kaj la kanonon.
Kontrapunkto estas unu el la plej gravaj rimedoj en muzika komponado por la generado de muzikaj ironioj; melodia fragmento aŭdate sola povas liveri certan impreson, sed aŭdate samtempe kun aliaj melodiaj ideoj, aŭ kombinite en neatenditaj manieroj kun si mem, kiel en kanono aŭ fugo, ĝi povas malkaŝi surprizantajn novajn sencoflankojn. Tio ĉi estas rimedo por okazigi ellaboron de muzika ideo, ĝin montrante al la aŭskultanto kiel koncepte pli profunda ol nura agrabla melodio.