Koptoj

Koptoj
Kopta ikonografio de Sankta Marko.
etnoreligia grupo
Afrikaziaj gentoj
Suma populacio
~18.000.000 [1]
Ŝtatoj kun signifa populacio
 Egiptio 5 000 000
 Usono 1 000 000 - 1 500 000
 Sudano 550 000
 Aŭstralio 75 000+
 Kanado 65 000+
 Kuvajto 65 000
 Libio 60 000
 Britio 25 000 - 30 000
 Francio 24 000
 Sud-Afriko 15 000+
Lingvo(j)
kopta, araba
Religio
Kristanismo:
kopta ortodoksa, kopta katolika kaj kopta evangelia.
Parencoj

arabaj kristanoj

vdr

La esprimo koptoj (greka αιγυπτος "Aigyptos" egiptoj) signifis origine la loĝantojn de Egiptio. Post kiam en la 7-a jarcento la islamaj araboj konkeris Egiption, la nocio aludis nur la tradicie kristanan loĝantaron de Egiptio.

La islamaj konkerantoj devigis ilin paroli arabe kaj pagi specifan religian imposton. Tio estis la kaŭzo, bazo pri la malrapida disvastiĝo de la islamo inter la egiptia loĝantaro. Tiel la kopta kristaneco iĝis religio de la malplimulto (verŝajne ekde la 13-a jc.).

Ankaŭ hodiaŭ suferas ili malavantaĝojn eĉ perfortojn.

Ĉar la koptoj ne edziĝas/is kun islamanoj, tiel ili estas takseblaj kiel rektaj heredantoj de la praegiptianoj.

Laŭ kopta tradicio, la kristanecon kunportis al la Nilo la evangeliisto Sankta Marko en la 1-a jc. kaj tiel li estis la fondinto kaj la unua pastro de la Kopta-ortodoksa eklezio. Tiu apartenas al la plej malnovaj eklezioj de la mondo. Ĝi validas kiel eklezio de la martiroj kaj lulilo de la monaĥeco. Ĝi estas unu el la Malnovorientaj eklezioj.

Ĝis 1959 la kopta eklezio estis ne nur malplimulta religio en Egiptio, sed ankaŭ plimulta kaj ŝtata eklezio en Etiopio (kie ĝi estis multe pli potenca kaj multnombra, kvankam tie ĝiaj membroj ne estis etnaj koptoj). En tiu jaro, tamen, la Etiopia eklezio sendependiĝis, laŭ konsento inter la kopta papo kaj la etiopia patriarko.

  1. Alarmo en Egiptio post atako dum ortodoksa krisnasko (la 7-a januaro 2011). Arkivita el la originalo je 2012-12-13. Alirita la 5-a novembro 2011. (angle)

Developed by StudentB