Korno (anatomio)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Korno

Korno estas unu- aŭ plurbranĉa, keratinaosta elstaraĵo sur la frunto aŭ alia kapoparto de hufuloj, kiu ornamas ĉefe la masklajn bestojn kaj servas ankaŭ por defendado. Pri osta elteraĵo de cervedoj taŭgas pli bone nomigi ĝin ramuro.

Korneca korno (kavkorno, rinocera korno) havas ektoderman, osta korno (kornaro, haŭtostoj) mezoderman originon.

La ostan elkreskon (korneton) de la ĝirafo kovras hara haŭto.

Bova korno estas kerata, kiel kava elstaraĵo de kavkornuloj (kavkorno); ĝi kreskas pare kaj estas ne-disfalanta. La popolarto (en Mez-Eŭropo) uzis la kavkornon de bovoj por fari muzikilojn, aŭ aĵojn, kiujn oni preparas el ĝi, ekz. "ostaj" kombiloj.

Kerata substanco de epidermo, plej supra haŭttavolo de vertebruloj. La korniĝo signifas fizikan kaj kemian transformiĝon de la ĉeloj. En la ĉeloj akumuliĝas kornaĵoj, kaj la ĉelo ĉesas funkcii. La kornotavolo estas diversdika, kiun la bestoj periode aŭ daŭre ŝanĝas (mudo).

Specialaj kornoestaĵoj de bestoj:


Developed by StudentB