Kratera lago estas lago, formiĝinta rezulte de pleniĝo per akvo de vulkana kratero, kaldero, maaro aŭ alfrapa kratero.
Ĉar krateroj plej ofte havas rondan formon kaj altajn murojn, kratera lago havas malmultajn alfluojn kaj preskaŭ neniujn elfluojn. Kutime kratero pleniĝas per pluva akvo (maaroj per grunda akvo (ruse: Грунтовая вода)) kaj la lago atingas ekvilibron per enfiltriĝo kaj vaporado). Post paso de tempo erozio povas estigi surteran elfluejon aŭ eĉ trafluejon, ekzemplo de kio estas la novzelanda lago Taupo, tra kiu fluas la rivero Waikato.
Akvo en vulkana kratero foje havas tian kemian konsiston, kiu igas vivon neebla. Ekzemploj de tiaj ofte koloraj acidaj lagoj estas Rincón de la Vieja kaj Irazú en Kostariko. Ankaŭ kvanto de karbona dioksido povas esti tre alta kaj kaŭzi limnologian katastrofon, kiel ĉe la lago Nyos en Kameruno.