Kredo aŭ kredaro estas modelo kreita de la menso kiel adaptiĝo al la medio, ĉu natura aŭ socia, aŭ por plenumi neceson. Aludas ĝenerale al la interpretado de kona enhavo aŭ de fakto (ĉu reala aŭ imaga) el kiuj oni malkonas aŭ ne oni postulas justigon aŭ racian fundamenton. La kredo tiam konvertiĝas en fundamento de kono kiel vero aŭ kiel agomodelo, kiel moralo.
Kredo aŭ kredaro grupigas iel ĉiujn individuojn kiuj kunhavas la saman modelon kaj kiuj bonigos proponon kaj agados kvazaŭ tiu estas vero (kvankam tiu ne estus tia), kolektante kaj stokante en sia scio kio alĝustiĝas al tiu, formante kulturan kaj socian interplektaĵon kio konsistigas ian grupidentecon.
Kiam tiu kultura kaj socia identeco formuliĝas kiel aro de esencaj veraĵoj kiuj superiĝas super la individuo, tiuj kredoj konstituiĝas en tio nomata dogmo, difinante necesan moralon por povi pluhavi la grupon. Tiel okazas ĉe la religia kredaro, aŭ ĉe la ideologioj.