Krimeo | ||
---|---|---|
Duoninsulo | ||
duoninsulo, pridisputata teritorio [+] | ||
Landoj | Rusio, Ukrainio | |
Koordinatoj | 45° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo)4534Koordinatoj: 45° 0′ 0″ N, 34° 0′ 0″ O (mapo) [+] | |
Plej alta punkto | Romankoŝo [+] | |
Akvokolektejo | 27 000 km² (2 700 000 ha) [+] | |
Areo | 27 000 km² (2 700 000 ha) [+] | |
Loĝantaro | 2 340 921 [+] (2017) | |
Denseco | 86,7 loĝ./km² [+] [+] | |
Krimeo | ||
Vikimedia Komunejo: Crimea [+] | ||
Krimea Duoninsulo | |
---|---|
Situo de Krimeo sur la mapo de Eŭropo | |
Krimeo vidata el kosmo | |
Areo | 27.000 kv. km. |
Maksimuma alteco | 1545 m. (la monto Romankoŝo) |
Estas administrata de | Respubliko Krimeo, Sebastopola municipo[1] |
Apartenas al | Pridisputata teritorio de Ukrainio kaj Rusio |
La plej gravaj urboj | Simferopolo, Sebastopolo, Eŭpatorio, Kerĉo, Teodozio, Jalto |
Krimeo (aŭ Krimea Duoninsulo) estas duoninsulo en norda parto de la Nigra maro, kun ĝia orienta marbordo laŭ la Azova maro. Norde ĝi limas la Ĥersonan provincon de Ukrainio, okcidente, sude kaj sudoriente - la Nigran Maron, nord-oriente - la Azovan maron. Norde ĝi konektiĝas al la kontinento per mallarĝa Perekopa terkolo (ĉ. 8-20 kilometrojn larĝa). Oriente de Krimeo, inter la Nigra kaj Azova maroj troviĝas la Kerĉa duoninsulo (inter ĝi kaj la Tamana duoninsulo estas 3-13 kilometrojn larĝa Kerĉa markolo). Okcidente la mallarĝiĝanta parto de Krimeo formas la Tarĥankutan duoninsulon[2]. Ekde 2014 Krimeo estas regata de Rusio, sed de la vidpunkto de internacia juro plu apartenas al Ukraino.