Kristalografio

Kristalografio, aŭ kristaloscienco, klasike estas la priskriba studo de la strukturo de kristaloj. Plej multaj materialoj povas formi kristalojn dum malrapida solidiĝo. La termino kristalografio ankaŭ referas al la eksperimentaj metodoj de determinado de la strukturo de atomoj en solidaĵoj. La eksperimentaj metodoj estas utilaj, kiam la strukturo de atomoj estas preskaŭ perfekte orda kiel en kristaloj kaj kiam ĝi estas malpli multe orda kiel en aroj de molekuloj. Do oni uzas kristalografion kaj en materiala scienco kaj en biologio.


Developed by StudentB