Hebraismo estas branĉo de judismaj studoj kiu temas pri la intereson de kristanaj akademiuloj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj, precipe en Germanio, Italio kaj Anglio, kaj en juda kulturo kaj en la hebrea lingvo kaj ĝiaj influoj sur kristana kulturo kaj religio.
Kristana hebreisto estas akademiano de la hebrea lingvo kiu venas de kristana familia fono/kredo, aŭ estas judkristano. La ĉefa studfako estas tiu ofte konata kiel la Malnova Testamento al kristanoj (kaj Tanaĥo al judoj), sed kristanoj foje interesiĝis pri la Talmudo, kaj Kabalo. La hebreismo de la Renesanco traktis plejparte la efikojn de talmuda pensado kaj de Kabalo sur la mondo de kristanaj konceptoj.
Apud la kristana graveco de la praktiko de la hebrea lingvo, ĝia graveco ankaŭ staris kiel parto de la renovigita scienca intereso en la studo de klasikaj lingvoj kaj kulturoj de la antikva mondo. Tiamaniere, la studo de la hebrea estas ligita al la studo de la greka kaj la latina. Kun la transiro (ĉirkaŭ la 18-a jarcento) de scienca verkado en la klasikaj lingvoj al nuntempaj eŭropaj lingvoj, la renovigita scienca okupiĝo pri klasikaj lingvoj iom post iom forvelkis, inkluzive de la studo de la hebrea kaj ĝiaj skribaĵoj.
La malfrua hebreismo estas fluo en la studado de la hebrea lingvo kaj judismaj studoj kiuj ekestis inter protestantaj akademiuloj en Germanio en la frua 19-a jarcento. Tiu ĉi fluo fondis la modernan judisman studadon.