Kronometro

Kronografo.
Rolex Daytona Kronometro (ref. 116520).

Kronometro estas horloĝo, kies precizeco estis konstatita kaj atestita de institucio aŭ centro de kontrolo de precizeco. La vorto Kronometro estas neologismo de etimologio greka: Χρόνος Krono signifas la 'tempon, μετρον -metron estas nuntempe sufikso kiu signifas mezurilo.[1]

Ofte oni konfuziĝas inter la terminoj kronometro kaj kronografo; la unua, kiel jam menciite, estas horloĝo atestita de organismo de observado kaj kontrolo de la precizeco de mekanismojkalibroj. En la aktualo la Svisa Oficiala Kontrolo de Kronometroj (SOKK) estas la organismo, kiu atestas la plej parton de la fabrikitaj kronometroj. Dum almenaŭ du semajnoj, en diferencaj sintenoj kaj temperaturoj oni provas la "konduton" kaj diferencojn konstatitajn rilate al kriterioj kaj maksimumaj devojiĝoj permesitaj.

La atestitaj horloĝoj kiel kronometroj estas akompanataj normale de atestilo de kronometrio kaj per mencio sur la cirklo. Laŭ informas la SOKK en sia retejo, oni atestas kiel kronometroj unu milionon de horloĝoj ĉiujare, kio estas nur 3% de la totalo de la svisaj fabrikaĵoj.

Aliflanke, kronografo estas horloĝo kiu, pere de kompleksa mekanismo, permesas la mezuron sendependa de diversaj tempoj. Ĝenerale, en sia analoga versio ili havas butonon por ekfunkciigo kaj haltigo, same kiel alian duan butonon por ekfunkciigo kaj haltigo, krom alian por ekkomencigo.

Ekzemplo de pojn-kronometro: Rolex Oyster Perpetual Datejust. Ĝi estis la unua pojn-horloĝo kun indikilo de dato en fenestreto malferma ĉe la cirklo. Ekzemplo de horloĝo kun funkcio de kronografo: Omega Speedmaster Professional. Ĝi estis la kronografo elektita de la NASA por servi la kosmonaŭtoj en la misioj Apollo, kiu atingis la alvenon de homoj al la luno. Ekzemplo de kronometra horloĝo kun funkcio de kronografo: Breitling Navitimer, la unua horloĝo, kiu enhavas logaritman kalkulilon por la realigo de kalkuloj relativaj al konsumoj de brulaĵoj, trairitaj distancoj, multobligoj, dividoj, reguloj de tri ktp.

  1. etimologio de -metro RAE

Developed by StudentB