Ku-Kluks-Klano | |||||
---|---|---|---|---|---|
politika organizaĵo armita organizaĵo terorisma organizaĵo malamgrupo porkrima organizaĵo | |||||
Komenco | 1865 vd | ||||
Poste | Knights of the Ku Klux Klan vd | ||||
Agareo |
ekstremdekstra terorismo | ||||
Ideologio |
Blankula naciismo • kristana terorismo • Nativismo • kontraŭkatolikismo • antikomunismo • novfaŝismo • Blanka supereco | ||||
Fondinto(j) | Nathan Bedford Forrest vd | ||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La Ku-Kluks-Klano[1] (Ku Klux Klan aŭ KKK) estas unu el kelkaj blankul-suverenistaj kaj teroristaj organizaĵoj en Usono, kiuj kontraŭbatalas civilajn rajtojn por nigruloj, judoj, kaj aliaj etnaj, rasaj, socialaj, aŭ religiaj grupoj. Ili ankaŭ kontraŭas katolikismon, kaj 'maldekstrajn' grupojn, kiel la IWW-on kaj la movadon por gejrajtoj. Ili fifamas pro terorisma perforteco, linĉado, kaj minacaj agoj kiel krucbruligo.