La Kuba Respubliko (hispane República de Cuba) aŭ nur Kubo estas lando (insularo, arkipelago) en Kariba Maro, la plej granda el la Antiloj. La ĉefa insulo konata kiel Kuba Insulo, estas la plej granda el la Grandaj Antiloj kaj la 17a plej granda insulo en la mondo. Ankaŭ apartenas al la arkipelago la Insulo de la Junularo (antaŭe nomata "Isla de Pinos") kaj multnombraj insuletoj kiuj ĉirkaŭas la lastajn menciitajn. Havano estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo. Santiago de Kubo estas la dua plej grava urbo de la lando, situanta en la oriento.[1][2] Norde troviĝas Usono kaj la Bahamoj, okcidente Meksiko, sude la Kajman-insuloj kaj Jamajko kaj sudoriente Haitio.
En 1492, Kristoforo Kolumbo elŝipiĝis en la insulo Kubo kaj postulis ĝin por la tiama Reĝlando Kastilio, poste Hispanio. Kubo apartenis al Hispanio ekde tiu epoko ĝis la Hispana-usona milito kiu finiĝis en 1898, kaj formale akiris sendependecon de Usono en 1902. Delikata demokratio, regita de radikalaj politikoj evoluis ĝis solidiĝo per la Kuba konstitucio de 1940. Sed ĝi estis definitive malvalidigita en 1952 fare de la eks-prezidanto Fulgencio Batista, kiu per puĉo establis aŭtoritatan reĝimon, intensigante la koruptadon, malbonajn ekonomiajn leĝojn kaj politikan subpremadon.[3][4][5] Batista estis definitive forpelita en januaro 1959 fare de la Movado 26-a de Julio, kaj nova administrado sub Fidel Castro establiĝis, kiu ekde 1965 evoluis kiel unupartia socialisma ŝtato.
Kubo okupas la 51an lokon en la «Indekso de homa disvolviĝo» farita de la Unuiĝintaj Nacioj (la 4a inter landoj de Latinameriko, post Ĉilio, Argentino kaj Urugvajo).[6]
Krome laŭ informoj ankaŭ de UN, Kubo estus la unika lando en la mondo, kiu plenumas la du kriteriojn kiu, laŭ la organizo WWF, signifas la ekziston de la daŭripovo: alta homa disvolvigo (IHD > 0,8) kaj pludaŭra Ekologia premsigno (Ekologia premsigno < 1,8 ha/p).[7]
Kubo estas hejmo de ĉirkaŭ 11 milionoj da homoj kaj estas la plej loĝata insulo kaj lando en Karibio.[8][9] La homoj, kulturo, kaj kutimoj miksas diversajn fontojn, inkluzive de la indiĝenaj de tainoj kaj sibonejoj, la periodo de hispana koloniismo, la enmeto de afrikaj sklavoj kaj ties proksimeco al Usono kaj duarange al aliaj landoj, kiel Meksiko kaj Haitio.[10]
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj horowitz
; $2