La Granda Proletara Kultura Revolucio, plejofte simple la Kultura Revolucio (ĉine simpligite: 无产阶级文化大革命; ĉine tradicie: 無產階級文化大革命; pinjine: Wúchǎn Jiējí Wénhuà Dàgémìng) estis periodo de socia kaj politika maltrankviloj en la Ĉina Popola Respubliko, kiu komenciĝis en 1966 kaj daŭris jardekon. La kultura revolucio estis kampanjo komencita oficiale de la ĉina gvidanto Mao Zedong, tiam proparolanto de la Komunista Partio de Ĉinio la 16an de majo 1966, por liberigi Ĉinion de burĝaj elementoj (tio estas kapitalistaj, tradiciaj kaj aliaj kulturaj elementoj el la ĉina socio) kaj por renovigi la klasbatalon en la stilo de Marksisma Pensaro (plifortigi la maoisman ortodoksismon ene de la partio). En la praktiko, estas vaste agnoskite nuntempe, ke temis pri provo de Mao Zedong repreni la potencon ene de la Komunisma Partio de Ĉinio, ĉar kelkaj aliaj frakcioj ene de la partio minacis lian potencon. Tio okazis fakte post la Saltego Antaŭen. Ĉiukaze la movado paralizigis Ĉinion politike kaj grave tuŝis la landon kaj ekonomie kaj socie.
La Revolucio estis lanĉita en Majo 1966. Mao asertis ke burĝaj elementoj ege infiltris la registaron kaj socion, planante restarigi kapitalismon. Li insistis, ke tiuj "reviziistoj" estu forigitaj tra perforta klasbatalo. La junularo de Ĉinio reagis al la alvoko de Mao formante grupojn de Ruĝa Gvardio tra la tuta lando. La movado disvastiĝis en la armeanoj, urbaj laboristoj, kaj ĉe la estroj de la Komunista Partio mem. Ĝi rezultis en ĝeneraligitaj klikecaj luktoj en ĉiuj aspektoj de la vivo. En la pintgvidantaro, ĝi kaŭzis amaselpurigon de altrangaj oficistoj kiuj estis imputitaj je prenado de "kapitalisma vojo", plej precipe Liu Shaoqi kaj Deng Xiaoping. Dum la sama periodo la personkulto de Mao kreskis al enormaj proporcioj.
Milionoj da homoj estis persekutitaj en la perfortaj klikecaj luktoj kiuj rezultiĝis tra la lando, kaj suferis larĝan gamon de fitraktadoj inkluzive de publika hontigo, arbitra malliberigo, torturo, daŭranta ĉikanado, kaj forkapto de posedaĵoj. Granda segmento de la loĝantaro estis perforte delokigita, plej precipe per translokigo de urba junularo al kamparaj regionoj dum la Movado Alkamparena. Historiaj restaĵoj kaj artefaktoj estis detruitaj. Kulturaj kaj religiaj ejoj estis traserĉitaj.
Mao oficiale deklaris la Kulturan Revolucion finiĝinta en 1969, sed ĝia aktiva fazo daŭris ĝis la morto de la armea gvidanto Lin Biao en 1971. Post la morto de Mao kaj la aresto de la Bando de la Kvar en 1976, reformantoj gviditaj fare de Deng Xiaoping finigis la maoistajn reformojn asociitajn kun la Kultura Revolucio. En junio 1981, la Centra Komitato sciigis la oficialan juĝon: "La "kultura revolucio", kiu daŭris de majo 1966 ĝis oktobro 1976, kaŭzis la plej severan malsukceson kaj la plej gravajn perdojn suferspertitajn fare de la partio, la ŝtato, kaj homoj ekde la fondo de la Popolrespubliko."[2]