Kusko | |||
hispane Cusco, hispane Cuzco, keĉue Qusqu | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Cusco | |||
Ŝtato | Peruo | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Kusko | ||
Provinco | Provinco Kusko | ||
Historiaj regionoj | Inkaa imperio, Reĝlando de Kusko | ||
Montaro | Andoj | ||
Konata loko | Saksajŭaman | ||
Situo | Kusko | ||
- alteco | 3 399 m s. m. | ||
- koordinatoj | 13° 31′ 30″ S 71° 58′ 20″ U / 13.52500 °S, 71.97222 °U (mapo) | ||
Areo | 70 015,3 km² (7 001 530 ha) | ||
Loĝantaro | 358 935 (2007) | ||
Denseco | 5,13 loĝ./km² | ||
Valo | Valo Sacred | ||
Fondo | 1100 | ||
Horzono | PT (UTC-5) | ||
Poŝtkodo | |||
Telefona antaŭkodo | 84 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Kusko | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1983 (#7) | ||
Numero | 273 | ||
Regiono | Latina Ameriko | ||
Kriterioj | iii, iv | ||
Situo enkadre de Peruo
| |||
Situo enkadre de Sud-Ameriko
| |||
Vikimedia Komunejo: Cusco | |||
Retpaĝo: www.municusco.gob.pe | |||
Kusko (hispane Cusco aŭ Cuzco [kusko], keĉue Qusqu [qOsqo] [xOsxo]) estas grava turisma kaj historia urbo de Peruo. Ĝi estas ĉefurbo de la Regiono Kusko.
La loĝantoj estas plejmulte indianoj, rektaj posteuloj de la Inkaa imperio kaj parolantaj kiel gepatran lingvon la keĉuan, la lingvon de la Inkaa imperio.
Kusko estas ĉefa arkeologia loko de Ameriko, komparebla nur kun kelkaj lokoj en Meksiko, kaj estas la plej antikva urbo de la kontinento, kiu estis senĉese loĝata. Ĝi estis la lulilo de la civilizo Inkaa, kaj ĉefurbo de ĝia imperio ekde la dekdua jarcento ĝis la alveno en 1532 de la hispanaj konkerantoj ("conquistadores") estrataj de Francisco Pizarro, kaj ĝis la fondo de la nova ĉefurbo Lima en 1535.