Kvantizanto

Kvantoro, kvantizanto[1]kvantigilo estas signo en la predikata logiko, kiu signas kiomon da objektoj havantaj iun econ. En la klasika logiko, oni uzas nur du kvantizantojn: la ekzistan kvantizanton (signatan per ∃) kaj la universalan kvantizanton (signatan per ∀). La ekzista kvantizanto signas, ke la econ havas almenaŭ unu objekto, dum la universala kvantizanto signas, ke la econ havas ĉiuj koncernaj objektoj.

La eco estas esprimita per malfermita formulo, t.e. formulo, kiu entenas neligitan variablon. En la plej simpla kazo, tio estas unu-argumenta predikato. Kiam oni aldonas kvantizanton komence, oni ligas la variablon, kaj la formulo iĝas fermita, t.e. ĝi iĝas logika propozicio.

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: kvant/iz/ant/o

Developed by StudentB