Kvantuma kolordinamiko

Kvantuma kolordinamiko (KKD) estas fizika teorio de forta nuklea forto (kolorŝarga forto), unu el fundamentaj fortoj kiu priskribas interagojn inter kvarkoj kaj gluonoj en kompundaj partikloj (hadronoj), kiel protono, neŭtrono, piono ktp. Ĝi estas SU(3) teorio de Yang-Mills de kolorŝargitaj fermionoj. KKD estas aparta tipo de kvantuma kampa teorio, nomata ne-Abela kalibra teorio. Grandega kvanto de eksperimentaj pruvoj por KKD amasiĝis dum jaroj de studo.

KKD havas du plej gravajn ecojn:

  • Asimptota libereco, kio signifas ke en reakcioj de tre granda energio kvarkoj kaj gluonoj interagas tre malforte. Tiu eco estis prediktita en fruaj 1970-aj jaroj en verkoj de David Politzer kaj sendepende fare de Frank Wilczek kaj David Gross. Pro tiu malkovro ili ricevis Nobelpremion pri fiziko.
  • Kolorkonservo, kio signifas ke la forto de interagoj inter kvarkoj ne malkreskas dum kresko de distanco. Pro tio, oni bezonus nefinian kvanton de energio por apartigi du kvarkojn. Kvankam rigora pruvo por tio aserto ankoraŭ ne ekzistas, ĝi estas subtenata per konstanta fiasko en serĉo de liberaj kvarkoj, t.e. kvarkoj kiuj ne estas parto de iu hadrono. Krome, la eco bone demonstriĝas en la latisa KKD.

La du menciitaj ecoj estas kontinuaj, t.e. inter ili ne estas iu difinebla limo.


Developed by StudentB