Kvina Laterana koncilio | ||
---|---|---|
sinodo koncilioj de Laterano | ||
Komenco | 3-a de majo 1512 vd | |
Fino | 16-a de marto 1517 vd | |
Antaŭe | Kvara Laterana Koncilio • Koncilio de Florenco vd | |
Poste | Koncilio de Trento vd | |
5-a Laterana Koncilio | |
---|---|
koncilia dato | 3-a de majo 1512 – 16-a de marto 1517 |
akceptita de | la katolika eklezio |
antaŭa koncilio | koncilio de Bazelo/Ferrara/Florenco |
posta koncilio | koncilio de Trento |
kunvokita de | papo Julio la 2-a |
prezido | papo Julio la 2-a, papo Leono la 10-a |
partopreno | proksimume 100 episkopoj |
temoj | Novaristotelismo, pragmata sankcio de Bourges, konkordato kun Francio, preno de interezoj, lombardejoj |
konciliaj dokumentoj | 5 dekretoj |
La Kvina Laterana Koncilio estis kunvokita dum la jaro 1512 pere de la papo Julio la 2-a, daŭrigita sub prezido de la rapide elektita nova papo Leono la 10-a kaj dum la jaro 1517 finita sen interkonsentoj pri ĉiuj temoj. Ĝi okazis en la papa palaco Laterano en Romo. La kunvenon partoprenis proksimume 100 episkopoj. Komenciĝis eklezia reformo, sed – kiel menciite – ne eblis interkonsento en pluraj pridisputitaj teologiaj demandoj.
La eklezia kunveno malpermesis la presadon de libroj sen permeso de la loka episkopo. Krome ĝi konfirmis la konkordaton (traktaton inter eklezio kaj ŝtato) de la jaro 1516 inter la papo Leono la 10-a kaj la reĝo de Francio. Tiu konfirmo signifis la eklezian konsenton kun franciaj konkeroj en norda Italio, kaj nuligis la antaŭan malligon de la francia katolika eklezio de Romo, kiu do denove estis parto de la universala katolika eklezio.
La pro la reformacio necesa posta koncilio, la Koncilio de Trento (1545–1563), pro la ekestintaj polikaj perturboj nur okazis kun prokrasto de plenaj 25 jaroj.