La Chaux-de-Fonds estis la tria plej granda franclingva urbo en Svislando laŭ loĝantaro (37023 je la 31-a de decembro 2007) kaj la plej granda urbo de la Kantono Neŭŝatelo. Pro la nova surfaco de la urbo Neuchâtel, kiu akiris teritoriojn de najbaraj vilaĝoj, ekde 2022 Neuchâtel estas pli granda ol La Chaux-de-Fonds. Oni nomas la komunumon "urbo de utopio", pro ĝia aŭdaca plano, la ekonomia memstareco en siatempe izolita loko, kaj la socia avangardeco. Ĝi iĝis ĉefurbo de horloĝa industrio.