Bolsena | ||
---|---|---|
Sunsubiro ĉe la Lago de Bolsena
| ||
kratera lago | ||
Situo | Latio, Italio | |
Speco de la lago | kratera lago | |
Ĉefaj elfluoj | Marta | |
Insuloj | Bisentina, Martana | |
Setlejoj | Bolsena, Capodimonte kaj Marta | |
Areo de la baseno | 273 km² | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 42° 36′ 0″ N, 11° 56′ 0″ O (mapo)42.611.933333333333305Koordinatoj: 42° 36′ 0″ N, 11° 56′ 0″ O (mapo) | |
Supermara alteco | 305 m | |
Surfaca areo | 113,5 km² | |
Maksimuma profundo | 151 m | |
Averaĝa profundo | 81 m | |
La lago Bolsena (bol'se:na) - itale lago di Bolsena - estas kratera lago en centra Italio, vulkan-kreita antaŭ proksimume 300 000 jaroj. Ĝi estas oval-forma kaj enhavas du insulojn (Bisentina kaj Martana). Ĝia alto super marnivelo estas 305 metroj, ĝia plej granda profundo 151 metroj.
Ĝi havas areon de 113,5 km². Per sia areo ĝi estas la kvina plej granda lago de Italio. Kvankam la areo ne estas tre granda, la Lago Bolsena estas tamen la plej granda vulkana lago en la tuta Eŭropo.
La akvon de la lago forfluigas rivero Marta al la Tirena Maro.