Laktancio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 250 en Roman Africa | |
Morto | ĉirkaŭ 327 en Treviro | |
Lingvoj | latina vd | |
Ŝtataneco | Roma regno vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto apologetikisto retorikisto vd | |
Laborkampo | Apologetiko, teologio kaj filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | De mortibus persecutorum vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Laktancio, aŭ plej komplete Firmiano Lucio Cecilio Firmiano Laktancio, naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 250, en pagana familio, estis lernanto de Arnobio en Sicca Veneria, nun Le Kef en Tunizio, kaj forpasis en 327 en Gaŭlio. Pro sia famo oratora li estis, per konsilo de Arnobio, alvokita de Diokleciano al Nikomedio, de Bitinio, ĉefurbo de la orienta parto de la Romia Imperio kaj oficiala rezidejo de la imperiestro, kiel instruisto pri retoriko (ĉ. 290).
Tamen li estis devigita forlasi sian oficon en 303 pro la denova persekutado kontraŭ kristanismo al kiu li konvertiĝis. Laktancio forlasis, tial, Bitinion en 306, por tien reveni post la edikto de tolero de Galerio. En 317 Konstanteno la Granda lin venigis en Treviron en Gaŭlio, por dome instrui lian filon Krispon.
Pro la eleganta stilo kaj arta frazaranĝo Laktancio gajnis la kromnomon de “kristana Cicerono” ĉe la plej renomaj kreruloj de la Renesanco, ĉe Anĝelo Poliziano kaj Johano Piko de la Mirandolo precipe.