Lanusei · Lanusè | |
komunumo de Italio vd | |
---|---|
Ŝtato | Italio |
Regiono | Sardio |
Provinco | OG Ogliastra |
Geografia situo | 39° 53′ N, 9° 33′ O (mapo)39.8833333333339.55Koordinatoj: 39° 53′ N, 9° 33′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 595 m |
Areo | 53,38 km² |
Loĝantaro | 5042 (2023) |
Loĝdenso | 95 loĝantoj/km² |
Najbaraj komunumoj | Arzana, Bari Sardo, Cardedu, Elini, Gairo, Ilbono, Jerzu, Loceri, Osini kaj Tertenia |
Patrono | Maria Magdala |
Festa tago | 22-a de julio |
Nomo de loĝantoj | lanuseini (itale) aŭ lanuseinus (sarde) |
Poŝtkodo | 08045 |
Imposta kodo | E441 |
Kodo laŭ ISTAT | 091037 |
Telefona prefikso | 0782 |
Estro | |
Retpaĝo | Oficiala retejo |
Lanusei - jen itale, sarde Lanusè - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio. Fine de 2023 en la komunumo vivis 5 042 loĝantoj. Kristana patrono estas la sankta Maria Magdala, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.
Najbaraj komunumoj estas Arzana, Bari Sardo, Cardedu, Elini, Gairo, Ilbono, Jerzu, Loceri, Osini kaj Tertenia.
Kune kun Tortolì Lanusei estis la ĉefurbo de la en februaro 2016 malfondita provinco Ogliastra kaj tiam apartenis al la provinco Nuoro, sed per nova administra reformo en aprilo 2021 la provinco Ogliastra reviviĝis kaj Lanusei kun Tortolì ree nomumiĝis la provinca ĉefurbo. Krome ĝi estas episkopa sidejo de la diocezo Lanusei kaj sidejo de tribunalo.
En 1956 kaj 1964 oni tie trovis du "gigantajn tombojn" de la nurago-kulturo.
En Lanusei troviĝas unu el la plej grandaj publikaj astronomiaj observejoj de Italio: Observejo F. Caliumi, sur monto Armidda en alto de ĉirkaŭ 1 100 metroj.