Latva lingvo | |
latviešu valoda | |
lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
orienta balta lingvaro | |
Parolata en | Latvio kaj aliaj landoj |
Parolantoj | 1,5 milionoj |
Skribo | latina alfabeto, alfabeto de latva lingvo |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Latvio |
Reguligita de | Latvijas Valsts valodas centrs (Latvia Ŝtata Lingva Centro) |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | lv |
ISO 639-2 | lav |
ISO 639-3 | lav |
SIL | LAT |
Glottolog | latv1249 |
Angla nomo | Latvian |
Franca nomo | letton |
La latva lingvo estas lingvo parolata precipe inter Latvoj en Latvio, kie ĝi estas la oficiala lingvo, kaj ankaŭ de ne-Latvoj en tiu lando. La parolantaro sume inkluzivas ĉirkaŭ 1,5 milionojn da homoj.
La latva estas fleksia lingvo kun multaj analizaj formoj, tri dialektoj, kaj germana sintaksa influo. Estas du genroj en la latva. Ĉiu substantivo fleksias laŭ sep kazoj: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo, instrumentalo, lokativo, kaj vokativo.