Le Corbusier

Le Corbusier
Persona informo
Le Corbusier
Naskonomo Charles-Édouard Jeanneret
Naskiĝo 6-an de oktobro 1887 (1887-10-06)
en La Chaux-de-Fonds, Neŭŝatelo,  Svislando
Morto 27-an de aŭgusto 1965 (1965-08-27) (77-jaraĝa)
en Roquebrune-Cap-Martin, Alpes-Maritimes,  Francio
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Roquebrune-Cap-Martin Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio (1930–)
Svislando (1887–1965) Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Le Corbusier
Familio
Patro Georges-Édouard Jeanneret Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Albert Jeanneret (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Yvonne Le Corbusier (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Pierre Jeanneret (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo arkitekto
desegnisto
textile artist (en) Traduki
vidartisto
fotisto
verkisto
urbanizisto
pentristo
dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Arkitekturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Kapelo Notre-Dame-du-Haut ❦
Vilao Savoye ❦
Unité d'habitation ❦
Radiant City ❦
Tsentrosoyuz building vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Le Corbusier ([lə kɔʁbyˈzje]; naskiĝis la 6-an de oktobro 1887 en La Chaux-de-Fonds, mortis la 17-an de aŭgusto 1965 en Roquebrune-Cap-Martin), denaske oficiale Charles-Edouard JEANNERET, estis svis-franca multinflua arkitekto, kiu multe kontribuis al la kristaliĝo de moderna arkitekturo en la 20a jarcento kaj aparte al la internacia stilo. Li iniciatis multajn ŝanĝojn en la arkitekturo kaj urboplanado. Paralele kun laboro kiel arkitekto li ankaŭ sindediĉis kiel desegnisto, pentristo, skulptisto, urboplanisto, verkisto kaj mebla dezajnisto.

Le Corbusier naskiĝis en Svisio kaj iĝis Franca civitano en 1930. Lia kariero daŭris kvin jardekojn, kaj li desegnis konstruaĵojn en Eŭropo, Japanio, Barato, kaj Norda kaj Suda Ameriko.

Dediĉita al havigo de pli bonaj vivkondiĉojn por la loĝantoj de amasloĝataj urboj, Le Corbusier estis influa en urboplanado, kaj estis fondinta membro de la Internacia Kongreso de Moderna Arkitekturo (IKMA). Le Corbusier preparis la mastroplanadon por la urbo Ĉandigaro en Barato, kaj kontribuis al specifaj desegnoj por kelkaj konstruaĵoj tie.

Li mortis la 27-an de aŭgusto 1965, 77-jaraĝa, dum baniĝo en la Mediteraneo ĉe Roquebrune-Cap-Martin. Li estis entombigita tie.

La 17-an de Julio 2016, deksep projektoj de Le Corbusier en sep landoj estis enskribitaj en la listo de la Mondaj Heredaĵoj de UNESKO kiel La Arkitektura Verkaro de Le Corbusier, Elstara Kontribuo al la Modernisma Movado.[1]

Lia portreto estas montrata en la svisa dek-franka monbileto.

  1. The Architectural Work of Le Corbusier, an Outstanding Contribution to the Modern Movement. Alirita 14a de Oktobro 2016.

Developed by StudentB