Leonardo da Vinci | ||
---|---|---|
Leonardo da Vinci, itala sciencisto kaj artisto
| ||
Persona informo | ||
Leonardo da Vinci | ||
Naskonomo | Leonardo di ser Piero da Vinci | |
Naskiĝo | la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio | |
Morto | la 2-an de majo 1519 en Le Clos Lucé en Amboise, Francio | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Cerba sangado vd | |
Tombo | La kastelo de Amboise vd | |
Religio | ateismo vd | |
Lingvoj | itala vd | |
Loĝloko | Venecio • Florenco • Romo • Florenco • Milano vd | |
Ŝtataneco | Respubliko Florenco vd | |
Alma mater | vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Ser Piero da Vinci (en) vd | |
Patrino | Caterina di Meo Lippi vd | |
Edz(in)o | – | |
Profesio | ||
Okupo | pentristo botanikisto kemiisto fiziologo fizikisto komponisto zoologo sciencisto karikaturisto dezajnisto konstrua desegnisto verkisto inventisto konstruinĝeniero filozofo astronomo inĝeniero diplomato anatomo skulptisto matematikisto arkitekto universala klerulo vidartisto vd | |
Laborkampo | Renesanca arkitekturo, scenography (en) , inĝenierarto, fiziologio kaj pentrado vd | |
Aktiva en | Amboise • Florenco • Mantuo • Milano • Romo • Venecio vd | |
Aktiva dum | –1519 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Adoration of the Magi ❦ Virgin of the Rocks ❦ La Gioconda ❦ La Lasta Vespermanĝo ❦ Damo kun ermeno ❦ Vitruvia homo ❦ Annunciation ❦ Sankta Hieronimo en Sovaĝejo ❦ La Virgulino, la Infana Jesuo, kaj Sankta Anno ❦ Sankta Johano la Baptisto ❦ Leonardo's aerial screw ❦ Portrait of Isabella d'Este ❦ Head of a Woman ❦ Salvator Mundi ❦ Anunciacio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Leonardo da Vinci aŭ Vinĉi [leoˈnardo da ˈvːintʃi] (itale Leonardo di ser Piero da Vinci, tio estas Leonardo, filo de Piero, el Vinci) naskiĝis la 15-an de aprilo 1452 en Anchiano ĉe Vinci, Italio, mortis la 2-an de majo 1519 en Amboise, Francio).
Leonardo da Vinci estis itala pentristo, skulptisto, inventisto, arkitekto, anatomiisto, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero kaj sciencisto de la alta renesanco, facile vivinte en la du kulturoj de scienco kaj belarto. Li naskiĝis kiel ekstergeedzeca filo de la notario Piero da Vinci kaj de la vilaĝanino Katerina, kaj edukiĝis en la ateliero de la fama florenca pentristo Verrocchio. Grandan parton de sia frua laboro li plenumis kiel helpanto de Ludovico il Moro en Milano. Poste li laboris en Romo, Bologna kaj Venecio kaj pasigis la lastajn jarojn de sia vivo en Francio, en la bieno, donacita al li de la reĝo Francisko la 1-a.
Oni ofte priskribis lin kiel arketipon de la renesanco, homon, kies kvazaŭ senlima scivolemo estis komplementita per lia kapablo inventi.[1] Li estas vaste konsiderata kiel la plej granda pentristo de ĉiuj tempoj kaj eble la plej multfacete talenta persono, kiu iam vivis.[2]
Lia ĉefa akceptata merito kaj ĉefa okupo estis pentrado. Du el liaj verkoj Mona Lisa (La Gioconda) kaj La Sankta Manĝo (La Lasta Vespermanĝo) okupas la unikajn lokojn de la plej konataj, plej ofte reproduktataj kaj parodiataj portretoj kaj religiaj verkoj de ĉiuj tempoj, kies famo estis nur iugrade atingata per la Kreo de Adamo fare de Michelangelo.[1] Inter la pentraĵoj de Leonardo ankaŭ la Vitruvia homo estas ikona. Entute nur ĉirkaŭ 15 liaj pentristaj verkoj sukcesis supervivi ĝis nia tempo, tio estas ege malgranda nombro pro lia konstanta, ofte katastrofa, eksperimentado kun novaj teknikoj kaj lia kronika prokrastado. Tamen, tiuj malmultaj verkoj kune kun liaj notlibroj, kiuj entenas desegnaĵojn, sciencajn diagramojn kaj liajn pensojn pri naturo de pentrado, konsistigas grandan kontribuon por postaj generacioj de pentristoj, kontestataj nur de lia rivalo Michelangelo.
Kiel inĝeniero, Leonardo grandskale antaŭenigis sian tempon per siaj ideoj. Li konceptis helikopterojn, tankon, sunan baterion, kalkulilon, proponis la teorion de plata tektoniko. Nur malgranda kvanto de liaj planoj estis realigitaj dum lia tempo, por multaj entute ne eblis konstrui ilin tiuepoke, sed kelkaj malpli grandaj inventoj, kiel aŭtomate turniĝanta ŝpinilo kaj la maŝino por testi la distiran forton de dratoj, eniris tutmondan industrion sen mencio de lia nomo. Kiel sciencisto li draste antaŭis la scio-staton de sia tempo en la terenoj de anatomio, civila inĝenierado, optiko kaj hidraŭliko.