Leono (Hispanio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri urbo kaj regiono de Hispanio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Leono (apartigilo).
Leono
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24001–24010
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 121 281  (2023) [+]
Loĝdenso 3 107 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 5° 34′ U (mapo)42.598888888889-5.5669444444444Koordinatoj: 42° 36′ N, 5° 34′ U (mapo) [+]
Alto 837 m [+]
Areo 39,03 km² (3 903 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Leono (Provinco Leono)
Leono (Provinco Leono)
DEC
Situo de Leono
Leono (Hispanio)
Leono (Hispanio)
DEC
Situo de Leono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo León [+]
vdr
Situo de Leono en Hispanio

Leono (leonlingve Llión,[1] hispanlingve León) estas urbo kaj municipo[2] en la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ties loĝantaro estas de ĉirkaŭ 122 000 homoj en 2021.[3] La metropola areo povas atingi ĉirkaŭ 203 000 loĝantojn.

Leono estis fondita en la jaro 68, fare de la romianoj, kiu tie instalis legion, de kie devenas la nomo. Post la araba konkero ĝi estis preskaŭ senpopoligita, kaj estis refondita en la jaro 856, fare de la reĝo Ordoño la 1-a. Ĝi fariĝis la ĉefurbo de la Astur-Leona Reĝlando en 914. La urbo estis grava dum la Mezepoko.

Katedralo de Leono
Palaco de Guzmanes kaj komenco de la Mallarĝa Strato en Leono

Ĉefa vidindaĵo estas la belega gotika katedralo, kiu famas pro siaj impresaj vitraloj. Aliaj monumentoj estas la Baziliko de Sankta Isidoro kaj la Hotelo (Hostal) Sankta Marko. La Casa de Botines estas verko de Antoni Gaudí. En la malnova kvartalo troviĝas restaĵoj de la muregoj romia kaj mezepoka.

Leono estas ĉefurbo de samnoma provinco kaj de la komarko Tierra de León. Ĝin trairas la Jakoba Vojo. Ties ĉefaj urboj estas Ponferrada, Astorga, Sahagún, La Bañeza inter aliaj.

Leono donis sian nomon al historia Reĝlando. Ĝian kernon konsistigis la nunaj provincoj de Leono, Zamoro kaj Salamanko, kiuj estis konsiderataj historia regiono. Nun ili apartenas al la aŭtonoma regiono Kastilio kaj Leono.

Leono estas hispana urbo kiu situas en la nordokcidenta parto de la Ibera duoninsulo, ĉefurbo de la provinco samnoma kaj apartenanta al la "aŭtonoma komunumo" Kastilio kaj Leono. Ĝi havis 130 601 loĝantojn en 2013 disigitaj en areo de 39,03 km², kaj metropola areo de 208 899 loĝantoj disigitaj en dek kvin municipoj. Ĝi naskiĝis kiel militista kampadejo Romia de la Legio VI Victrix ĉirkaŭ la 29-a jaro a.K., kiu pli solidiĝis kun la definitiva setliĝo de la Legio VII Gemina de la jaro 74-a. Post ĝia parta senpopoligo pro la islama konkero de la duoninsulo, Leono ricevis novan elanon kiel parton de la Asturia Regno. En 910 komenciĝis unu el ĝiaj historiaj momentoj plej elstaraj estante la kapo de la Reĝlando Leono kaj partoprenante aktive en la Rekonkero kontraŭ la muzulmanoj, estante unu el la ĉefaj regnoj en la formado de Hispanio.

La urbo loĝigis la unuan Korteson de la historio de Eŭropo en 1188 dum la regno de Alfonso la 9-a, danke al kio en 2011 oni proklamis per la Junto de Kastilio kaj Leono, lulejon de la parlamentismo. De la malfrua Mezepoko la urbo perdis sian antaŭan gravecon pro la perdo de sia sendependeco post la unuiĝo kun la krono de Kastilio en 1301. Post periodo de stagnado dum la moderna epoko, en la Sendependiĝa milito, Leono estis unu el la unuaj kiu sin ribelis en la tuta Hispanio, kaj post la milito en 1833 ĝi atingis la rangon de provinca ĉefurbo. La alveno de la 20a jarcento okazigis la ekspansion de la urbo kiu jam estis komencinta en la 19-a jarcento. La urbo fariĝis grava komunikada punkto de la nordokcidento pro la disvolvo de la karba min-industrio kaj la alveno de la fervojo.

Pro sia historia kaj monumenta heredaĵo, diversaj celebradoj kiuj okazas laŭ longe de la jaro, inter ili la sankta semajno, kaj sia geografia situo en la Jakoba Vojo, konsiderata Mond-Heredaĵo de UNESCO, ĝi ricevas multajn turistojn naciajn kaj internaciajn. Inter ĝia karakterizaj monumentoj elstaras la Katedralo la plej bona ekzemplo de la franca gotiko en Hispanio, la Baziliko de Sankta Isidoro, unu el la plej gravaj romanikaj preĝejoj de Hispanio, tombejo de la mezepokaj leonaj reĝoj, konsiderata kiel la Capilla Sixtina del Arte Románico, la Monaĥejo de Sankta Markos, la palacoj de Guzmanes, la palaco de Grafoj de Luna, la preĝejo de la Merkato, la preĝejo de Palat de la Reĝo, la Domo de la Viandvendejo, kaj la domo Botines de modernisma secesia stilo dezajnita de la kataluna arkitekto Antoni Gaudi, ĉiuj el ili deklaritaj Havaĵo de Kultura Intereso. Kiel moderna arkitekturo elstaras la MUSAC de la arkitektoj Mansilla + Tuñón. La Universitaton de Leono oni fondis en 1979 kaj en la lernojaro 2006-07 ĝi havis 13 217 gelernantojn. De majo de 2010, la urbo loĝigas la duan sidejon de la Universitato de Vaŝingtonio en Eŭropo post Romo, kun 500 gelernantoj interesataj en la lernado de la hispana lingvo. De 2011 la urbo havas ankaŭ sidejon de la Instituto Konfucio.

  1. Ayuntamiento de León. «Cultura leonesa». Konsultita la 24an de Februaro 2022.
  2. Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. «Registro de entidades locales». Arkivita el originalo la 11an de novembro 2013. Konsultita la 24an de novembro 2013.
  3. INE. «Instituto Nacional de Estadística». Konsultita la 24an de Februaro 2022.

Developed by StudentB