Levante

Hispana Levante (en ruĝa koloro).

Hispana Levante, Duoninsula Levante aŭ simple Levante, kaj en Esperanto Levanto, estas esprimoj kutime uzataj por referenci la aron de komarkoj de la hispana marbordo al Mediteraneo, kaj tiujn korespondajn al Valencilando kaj la Regiono Murcio, kaj ĝenerale pli malpli koincidajn kun la plej orienta sektoro de la Iberia Duoninsulo.

Ĝia uzado kiel loknomo rezultas en terminara konflikto pro sia ambigueco​, ĉar ĝi korespondas al neniu administracia divido kiu enhavu tiujn teritorion, kaj plej ofte oni kongruigas ĝin kun la uzado de la nomoj de historiaj teritorioj kaj nuntempaj regionoj (nome aŭtonomaj komunumoj). Tute evitindas la uzado de la termino kiel sinonimo de Valencilando, eĉ se tiu estas la centra kerno de la koncepto.


Developed by StudentB