Libera Demokrata Partio | |
---|---|
Freie Demokratische Partei | |
politika partio en Germanio | |
Lando | Germanio |
Estro | Christian Lindner (ekde 2013) |
Fondiĝo | La 11-an de decembro 1948 |
Ĉefa sidejo | Thomas-Dehler-Haus, Reinhardtstraße 14, D-10117 Berlino |
Ideologio | Liberalismo, socialliberalismo, konservativa liberalismo |
Junulara organizaĵo | Junge Liberale |
Retejo | http://www.fdp.de |
La Libera Demokrata Partio (Freie Demokratische Partei, mallonge FDP) estas liberala partio en Germanio. Ĝi fondiĝis la 11-an de decembro 1948 en Heppenheim, kunligante variajn liberalajn partiojn el diversaj germanoj landoj kun parte pli ol centjara historio. FDP estis dum entute 46 jaroj (en koalicioj kun CDU aŭ SPD) unu el la regantaj partioj en Germanio, laste (sen interrompo) de 1969 ĝis 1998, kaj ankoraŭ de 2009 ĝis 2013. La iamaj federaciaj ministroj por eksteraj aferoj Walter Scheel, Hans-Dietrich Genscher, Klaus Kinkel kaj Guido Westerwelle membriĝis en FDP.
Du prezidentoj de Germanio, Theodor Heuss kaj Walter Scheel, estis anoj de FDP.
La ĉefaj celoj de FDP estas la progresigo de la ekonomio i.a. per malaltigo de impostoj, simpligo de la imposta sistemo, privatigoj kaj malpliigo de subvencioj, kaj la protekto de la civilaj rajtoj. En Turingio gravas partie Thomas Kemmerich.