Liberio | |
Republic of Liberia | |
Detaloj | Detaloj |
Nacia himno: All Hail, Liberia, Hail! | |
respubliko suverena ŝtato lando vd | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Monrovio (426 mil). Ĝi estis fondita en 1822, kiam usonanoj komencis konstrui urbojn por liberigitaj sklavoj. |
Oficiala(j) lingvo(j) | angla lingvo |
Uzata(j) lingvo(j) | angla lingvo, angla lingvo, Liberia Kpelle, Southern Kissi, mendea lingvo, Dan, liberia angla lingvo, Western Krahn, Mano, Klao, Dewoin, Gbii, Tajuasohn, Konobo, Glaro-Twabo, Glio-Ubi, Sapo, Liberia kreola lingvo, Kuwaa, Gola, kpelea lingvo, Grebo, Loma, vaja lingvo, Southern Grebo, Northern Grebo, Grebo-Gboloo, Manya, Grebo-Barclayville, Central Grebo, Bassa, bandia lingvo |
Areo | 111 369 km² |
Loĝantaro | 2733 mil (1995), inter ili kpeloj 21 %, bakvoj 13%. Eraro! Nenombra signifo de nombra parametro! Bonvolu korekti (legu ĉe {{Informkesto lando}} kaj korektu la artikolon) (2021) |
Loĝantoj | nomo de loĝantoj |
Horzono | UTC±00:00 |
Interreta domajno | .lr |
Landokodo | LR |
Telefona kodo | +231 |
Plej alta punkto | Mount Wuteve |
Plej malalta punkto | Atlantiko |
Politiko | |
Politika sistemo | respubliko |
Ŝtatestro | Prezidento Ellen Johnson-Sirleaf (ekde la 8-a de novembro 2005). |
Ĉefministro | George Weah |
Ekonomio | |
Valuto | Liberia dolaro |
Liberio aŭ Liberia (signifas "libera lando"; Liberia Respubliko) estas lando en Okcidentafriko ĉe la atlantika marbordo. La najbaraj landoj de Liberio estas nordokcidente Sieraleono, nordoriente Gvineo kaj oriente Ebur-Bordo.
Liberio estas la plej malnova respubliko moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el Usono kaj ĝia dua plej maljuna sendependa ŝtato post Etiopio.
Liberio estas la plej malriĉa lando en Okcidentafriko kaj la cent-dua plej granda lando en la mondo. Krome Liberio havas senlaborecon de 85% de ĝia loĝantaro. Ĉi tiu senlaboreco estas unu el la plej altaj en la mondo. Liberio ankaŭ estas konata pro siaj 'sangaj diamantoj': ribelantoj okupis diamantajn minejojn kaj uzas la diamantojn por pagi siajn armilojn.