Libido laŭ PIV estas "Psika energio, fontanta el instinktoj (en la Freŭda teorio, el la seksa) kaj aliiĝanta dum la psika disvolviĝo, jen per orientiĝo al novaj objektoj, jen per ŝanĝo en la maniero manifestiĝi.". Pli simple, libido estas ies amoremo, voluptamo, deziro por seksagado. Amoremon regas biologiaj, psikologiaj kaj sociaj faktoroj.
Oni kredas ke la niveloj de hormonoj influas amoremon. Sociaj faktoroj inkludas laboron kaj familion; psikologiaj faktoroj inkludas personecon kaj streson. Deziron influas sanstato, medikamentoj, vivstilo kaj problemoj pri personaj interrilatoj. Kiu spertas tre oftajn aŭ subite pliiĝintajn seksajn urĝojn eble spertas hiperseksecon aŭ puberecon, pro la kresko de niveloj de kemiaĵoj en la korpo. Tamen, ne ekzistas universale konsentita mezuro de sana nivelo de amoro. Homo al kiu tute mankas seksavido povas esti nomata senlibidulo.
Specifa homo eble spertas deziron por seksagado, sed ne havas okazon agi laŭ tiu deziro, aŭ eble pro personaj, moraj aŭ religiaj kialoj, tiu evitas agi pri la urĝo. Parolante psikologie, eblas subpremi aŭ sublimigi homajn urĝojn. Aliflanke, homo povas sekse agi sen vera deziro por ĝi.
Viroj atingas la pinton de sia seksaj urĝoj en siaj kelkdekaj jaroj; virinoj atingas la pinton en siaj tridekaj jaroj.[1][2][3] Diversaj factoroj influas al la homa seksa urĝo, kiel streso, malsano, gravedeco, ktp.[4]
Seksaj urĝoj ofte estas grava faktoro en la estiĝo kaj daŭro de intimaj rilatoj; manko aŭ perdo de urĝoj povas malfavore influi interrilatojn. Ŝanĝoj en la amoremo de partnero en seksa rilato, se daŭraj kaj nesolvitaj, povas kaŭzi rompon de la rilato aŭ problemojn en la rilato. La malfideleco de partnero povas indiki ke ties seksaj urĝoj ne estas kontentigeblaj en la aktuala rilato. Problemoj eble estiĝas pro la malkongruo inter la deziroj de la du partneroj, aŭ malbona komunikado inter la partneroj pri deziroj kaj preferoj.[5]