Lichess estas malfermkoda interreta ŝakservilo. Ĝi estas libera, senpaga kaj ĉie uzebla. Ĝia ĉefa celo estas ebligi liberan, altkvalitan ŝaktravivaĵon por iu ajn, ie ajn. Ĝi ne postulas registradon, iu ajn povas ludi anonime. Ĉiuj ecoj estas haveblaj senkoste sed eblas gajni honoran ikonon (flugilon) de patronan statuson pere de regulaj donacoj kvankam tio donas neniun kroman funkcion. La nomo venas el kombino de realtempe/malpeza/libera (angle: live/light/libre) kaj ŝako (angle: chess).