Formita kiel malstreĉita pugno kaj situanta sub la maldekstra flanko de la diafragmo, la lieno estas la plej ignorata kaj miskomprenita el ĉiuj organoj. Ĉu ne, ni ofte legas pri iu en aŭtomobila akcidento aŭ lukto kiu rompis la lienon kaj do la lieno estas elprenita (per operacio nomita splenektomio) kaj la vivo daŭras. Kion ni ne legas estas ke splenektomiitaj homoj poste havas problemojn de neelteneblaj bakteriaj infektoj de la sango (nomitaj sepseco). Kion tio sugestas pri la funkcio de la lieno?
La lieno ricevas sangon de arterio branĉiĝanta de la aorto. Pasinte tra la labirinteca maŝaro da etaj angioj, la sango plu iras al la lieno. La angiojn de la lieno ĉirkaŭas nestoj de B-limfocitoj – ĉefe de la memora speco. Dum la sango malrapide moviĝas tra la lieno, ĝin monitoras T-ĉeloj por iuj ajn invadaĵoj. Se iu suspektita ĉelo aŭ molekulo rimarkiĝas, ĝi estas prezentata al la rezidantaj B-ĉeloj por trovi komplementan memora B-ĉelo. Kiam komplementa B-ĉelo aktiviĝas, la ĉelo dividiĝas rapide kaj ekproduktas antikorpojn direktatajn kontraŭ la invadanta antigeno.
La lienaj sangangioj estas ankaŭ ene tegitaj de makrofagoj kiuj glutas kaj digestas rubon en la sango, kiel ellaciĝintajn ruĝajn sangĉelojn kaj trombocitojn. En malsano kiel mononukleozo, la makrofagoj en la lieno iĝas troaktivemaj kaj kaptas grandan nombron de blankaj sangĉeloj. Dume, la lieno ŝvelas kaj povas eĉ rompiĝi.