Lilienstein (Saksa Svislando)

Lilienstein sub frua vintra suno
Vido de Ebenheit

Lilienstein estas tablomonto en Saksa Svislando, Germanio, kiu estas kvazaŭ ekzempla modelo por tiu tipa elbgrejsa rokoformo. La nomo Lilienstein (Lilia roko) ne havas etimologian rilaton al lilioj; la malnova formo Ylgenstein montras al slava deveno aŭ al Sankta Egidio (germane Illgen). Tiu ĉi tablomonto - la sola dekstre de Elbo - staras en la centro de Saksa Svislando kaj videblas preskaŭ de ĉiu parto de la rokoza montaro. La rivero Elbo ĉirkaŭfluas en pli ol duoncirkla arko. En ĝia plej impona aspekto eblas rigardi ĝin de la fortikaĵo sur Königstein. El ĉi perspektivo Lilienstein impresas kvazaŭ monolito elstaranta el la ĉirkaŭanta ebenaĵo (nomata Ebenheit). Eĉ la arbarokovrita rubokonuso ĉe la piedo de la tablomonto substrekas ĝian simetrian formon. Simile al krono majestas la soleca Lilienstein alte super la pejzaĝo. Kun 80 metrojn altaj, ĉiuflanke krutaj rokoj ĝi montriĝas malinvita, eĉ minaca. Tiun efikon pliigas la nigra koloro de la sabloŝtono. La supra plataĵo atingas altecon de 415 metroj super marnivelo. El la okcidenta flanko de la monto la erozio elskrapis fendegojn.


Developed by StudentB