Ĉi tiu artikolo temas pri planto. Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Lilio (romano).
Lilio (science Lilium) estas ĝenerala nomo por plantoj el la genro de liliacoj.
Ĝi enhavas ĉirkaŭ 110 speciojn. Tiuj estas indiĝenaj de la Norda Hemisfero en Azio, Eŭropo kaj Nordameriko.
- lilio de Sankta Jozefo, lilio de Sankta Antono (Lilium candidum) (vidu la apudan bildon)
- Turbana lilio, turka lilio, martagona lilio, latine Lilium martagon (vidu la apudan foton)
- Tigra lilio (Lilium lancifolium) (vidu la apudan foton)
- Lilium bulbiferum (vidu la suban foton)
- Lilium regale (vidu la suban foton)
- Lilium monadelphum subsp. armenum
- Lilium pyrenaicum (vidu la suban foton)
- Lilium auratum (vidu la suban foton)
- Lilium kesselringianum (vidu la suban foton)
- Lilium carniolicum (vidu la suban foton)
- Lilium cernuum (vidu la suban foton)
- fajrolilio, rektpetala lilio (Lilium bulbiferum var. bulbiferum) (vidu la suban foton)
- Lilium 'Matrix' (vidu la suban foton)
- Pirofila lilio, latine Lilium pyrophilum (vidu la suban foton)