Limnologio

La limnologio (greke: λίμνη limne "lago" kaj λόγος logos "vorto", "doktrino") aŭ akvejoscienco estas la scienco pri la enkontinentaj akvaĵoj kiel ekosistemoj, kies strukturon, substancbilancon kaj energibilancon inkluzive de la biologi-ekologia strukturo kaj funkcio ĝi esploras, kaj kies abiotajn kaj biotajn procesojn ĝi kvantigi strebas. Enkontinentaj akvaĵoj ampleksas starantajn akvaĵojn, kiel lagetoj kaj lagoj sen ligo al la oceanoj, fluakvaĵojn kaj grundakvokorpojn. Krom nesalakvaj ekosistemoj ankaŭ salakvaj enkontinentakvaj sistemoj (ekzemple ankaŭ la Morta Maro) apartenas al la studobjektoj de la limnologio.

Tiu ĉi studfako komencis en la esploro de François-Alphonse Forel sur la Lago Lemano (fra: Lac de GenèveLac Léman) en la 19-a jarcento.


Developed by StudentB