Lingvistiko (aŭ, pli kutime kaj regule, lingvoscienco) estas sistema studado de homa lingvo. La koncernaj fakuloj nomiĝas lingvistoj aŭ lingvosciencistoj.
Lingvistiko (de la franca linguistique, la angla linguistics kaj similaj formoj en aliaj lingvoj; siavice de linguiste, «lingvisto»; siavice de la latina "lingua", «lingvo») aŭ (regule kaj memklarige) lingvoscienco estas la scienca studado de la deveno, evoluo, strukturo kaj funkciado de la homa lingvo, cele al dedukto de leĝoj, kiuj regas la lingvojn (kaj antikvajn, kaj modernajn). Tiel, la lingvistiko studas la fundamentajn strukturojn de la homa lingvokapablo, ties variaĵojn en ĉiuj lingvofamilioj (kiujn la lingvistiko mem identigas kaj klasigas) kaj la kondiĉojn, kiuj ebligas la komprenon kaj la komunikadon pere de naturaj aŭ konstruitaj lingvoj, interalie en la genera kaj aliaj aspektoj).
Kvankam la gramatiko ja estas antikva studobjekto, la netradicia fokuso de la moderna lingvistiko havas diversajn fontojn. Unu de la plej gravaj estis konstituitaj de la Neogrammatiker (germanaj novgramatikistoj), kiuj inaŭguris la historian lingvistikon kaj enkondukis la nocion de "leĝo" en la kunteksto de la lingvistiko kaj kiu partikulare formulis diversajn fonetikajn leĝojn por reprezenti la lingvajn ŝanĝojn. Alia grava punkto estas la terminoj "sinkroneco", "diakroneco" kaj la strukturismaj ideoj popularigitaj per la laboro de Ferdinand de Saussure kaj lia verko Cours de linguistique générale (Kurso de ĝenerala lingvistiko, inspirita en liaj lecionoj).[1] La 20-a jarcento estas konsiderata, ekde la apero de la strukturismo derivita de la laboro de Saussure, la «starpunkto» de la moderna lingvistiko.[2] Ekde tiam ŝajne oni ĝeneraligis la uzadon de la vorto «lingvistiko» (la unua apero de tiu vorto estis registrita en 1883). La vorto «lingvisto» jam aperis por la unua fojo en la unua paĝo de la unua volumo de la verko Choix des poésies des troubadours,[3] verkita en 1816 de Raynouard.