Linko

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Linko (apartigilo).
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Linko

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Subfamilio: Felinenoj Felinae
Genro: Lynx
Kerr, 1792
Vivareo de la linko
Vivareo de la linko
Vivareo de la linko

Eŭrazia linko Lynx lynx
Kanada linko Lynx canadensis
Iberia linko Lynx pardinus
Rufa linko Lynx rufus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La linko (science: Lynx)[2] estas relative malgranda felisedo (1 m longa, 30 kg peza), vivanta en Eŭropo, Azio kaj Norda Ameriko. Ĝia hararo estas ruĝgriza ĝis flavgriza kun malhelaj strioj kaj makuloj. Ĉe ĉiu orelpinto ĝi havas hartufon, voston mallongan, kvazaŭ hakitan, kun nigra fino. Predon ĝi atakas de sur arbo. Pariĝo okazas en februaro kaj marto, post 70 tagoj de gravedeco la linkino naskas du aŭ tri linkidojn, kiujn ŝi mamnutras du monatojn. Post 17 tagoj ili malfermas la okulojn. Post 2 aŭ 3 jaroj ili maturiĝas kaj povas havi proprajn idojn.

  1. Lynx. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo. Alirita 2014-12-22.
  2. Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020.

Developed by StudentB