Linko | |
---|---|
konstelacio | |
Latina nomo | Lynx (genitiva Lyncis) |
Mallongigo | Lyn |
Imagata bildo | |
Najbaraj Konstelacioj
Granda Ursino • Ĝirafo • Koĉero • Ĝemeloj • Kankro • Leono • Malgranda Leono | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 6h 6m 0s ... 9h 35m 0s |
Deklinacio | 33° 30' 0" ... 62° 0' 0" |
Areo | 545 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 28 |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 0 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 3,14 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -57° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -28° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Marto |
Historio | |
Unua priskribo fare de | Johannes Hevelius |
Jaro de unua priskribo | 1690 |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | Firmamentum Sobiescianum |
Postaj ŝanĝoj | |
Linko estas konstelacio de tera ĉielo. Ĝi okupas areon de 545,4 kvadrataj gradoj kaj enhavas 92 steloj, vidantaj per nudaj okuloj. En konstelacio de Linko de ekzistas elstare brilaj steloj. Sa sola nomita stelo en la konstelacio estas Linko-31 - Alsciaukat (de araba الشوكة aš-šawkat, dorno).
La konstelacio ne ekzistis en antikvaj mapoj. Ĝin enkondukis Johannes Hevelius en 1690. Pri la elekto de nomo li diris: "En tiu parto de ĉielo estas nur malgrandaj steloj, kaj oni devas havi okulojn de linko por vidi ilin" kaj aldonis "Se al iu ne plaĉas mia elekto, oni povas desegni ion alian, kion oni ŝatas, sed tie ĉi estas tro granda blanka makulo en ĉielo kaj oni ne povas lasi ĝin malplena". Tiel aspektas, ke li mapis la konstelacion nur por plenigi la truon inter Granda Ursino kaj Koĉero.