|
Ĉi tiu artikolo havas multe tro da ruĝaj ligiloj, por kiuj ekde multaj jaroj ne estas artikoloj.
Bonvolu revizii la ligilojn, krei artikolojn kie la redakta energio tion permesas, kaj la restajn ruĝajn ligilojn transformi al simpla teksto: se iu iam tamen faros tekston de tiuj temoj, oni ĉiam povas remeti internan ligilon, tiam tuj bluan. |
Tiu artikolo prezentas liston de membroj de la Konstitucia Konsilio de Francio.
La Konstitucia Konsilio estis kreita per la franca konstitucio de 1958 kiu antaŭvidis, en sia artikolo 56, ke :
La Konstitucia Konsilio konsistas el naŭ membroj, kies mandato daŭras naŭ jarojn kaj ne estas renovigebla. La Konstitucia Konsilio renoviĝas po triono ĉiun trian jaron. Tri membroj estas nomumitaj de la Prezidanto de la Respubliko, tri de la prezidanto de la Nacia Asembleo, tri de la prezidanto de la Senato. La nomummaniero antaŭvidita en la lasta alineo artikolo 13 aplikiĝas al tiuj nomumoj. La nomumoj faritaj de la prezidanto de ĉiu ĉambro estas submetataj al la sola opinio de la konstanta kompetenta komisiono de la responda ĉambro.
Aldone al la naŭ membroj supere antaŭviditaj, estas tutvivaj plenrajtaj membroj de la Konstitucia Konsilio la eksaj prezidantoj de la Respubliko.
Le prezidanto estas nomumita de la prezidanto de la Respubliko. Li havas decidpovan voĉon kaze de egala divido de voĉoj.
|