Listo de pluredroj de Wenninger

Ĉi tiu tabelo enhavas indeksitan liston de la unuformaj kaj steligitaj pluredroj de la libro Pluredraj Modeloj de Magnus Wenninger.

La libro estis skribita kiel gvidilo por konstrui pluredrojn kiel fizikaj modeloj. Ĝi inkluzivas ŝablonojn de la edroj por konstruado, kaj ankaŭ mallonge priskribas la teorion malantaŭ de ĉi tiuj formoj.

Ĝi enhavas la 75 neprismajn unuformajn pluredrojn, kaj ankaŭ 44 steligitajn formojn de konveksaj regulaj pluredroj.

Specoj de pluredroj listigitaj ĉi tie povas esti referencitaj kiel "Modelo de Wenninger numero N", aŭ WN.

La pluredroj estas grupitaj pli sube en 5 tabelojn: regula (1 ... 5), duonregula (6 ... 18), regulaj stelaj pluredroj (20 ... 22, 41), steligoj kaj kombinaĵoj (19 ... 66), kaj uniformaj stelaj pluredroj (67 ... 119). La kvar regulaj stelaj pluredroj estas listitaj dufoje ĉar ili apartenan kaj al uniformaj pluredroj kaj al stelaj.


Developed by StudentB