Liu Shaoqi (ĉine 劉少奇 aŭ 刘少奇, pinjine: Liú Shàoqí, laŭ Wade-Giles Liu Shao-ch'i; [l|iu|2|-|sh|ao|4|q|yi|2]; 24a de Novembro 1898 - 12a de Novembro 1969) estis ĉina revoluciulo, ŝtatestro, kaj teoriulo. Li estis proparolanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso el 1954 al 1959 kaj Prezidento de la Popola Respubliko Ĉinio, ĉinia ŝtatestro, el 1959 al 1968, dum kiuj li plenumis politikon de ekonomia rekonstruo en Ĉinio.
Shaoqi falis el politika favoro fine de la 1960-aj jaroj dum la Kultura Revolucio pro sia supozata 'dekstrismo' kaj ĉar Mao vidis Liu kiel minaco al sia povo. Li malaperis el la publika vivo en 1968 kaj estis konsiderita kapitalistema kaj perfidinto. Liu Shaoqi estis sendita al mallibereja kampo, kie li mortis plej verŝajne pro malbona traktado post du jaroj nome fine de 1969. Li estis postmorte rehabilitata fare de la registaro de Deng Xiaoping en 1980 kaj ricevis ŝtatan funebron.