Livona lingvo

Livona lingvo
līvõ kēļ
lingvo • mortinta lingvomoderna lingvo
Baltmara finna lingvaro
Parolata en Latvio
Parolantoj 10 - 40
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-Ugra
Finna-samea
Baltmara finna
Livona
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nenie
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 fiu
  ISO 639-3 liv
  SIL LIV
  Glottolog livv1244
Angla nomo Livonian
Franca nomo live
vdr
Regionoj loĝataj de livonoj en 12-a jarcento (griza) kaj komence de 20-a jarcento (nigra).

La livona lingvo (līvõ kēļ, ankaŭ rāndakēļ) estas ano de la finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. Laŭ ĝi la historia regiono Livonio ricevis sian nomon. Nuntempe, la livona estas parolata de nur 10-40 personoj en Latvio kaj ĝin minacas malapero. La lastaj parolantoj de la livona lingvo loĝas en marbordaj vilaĝoj, norde de Kuronio, proksime al la urbo Ventspils.

Laŭ esploroj pri loknomoj la livona estis pli frue parolata en pli vasta areo, kiu kovris ĉ. duonon el la teritorio de nuntempa Latvio. La latva lingvo havas multe da influo de la livona lingvo kaj la diferencoj inter la latva kaj la litova estas parte pro la influo de la livona lingvo. Ankaŭ la latva lingvo influis multe al la livona kaj kaŭzis diversajn malsimilecojn inter la livona kaj aliaj finnaj lingvoj.

La livona lingvo dividiĝis al du dialektoj, la orienta kaj la okcidenta. La orienta livona lingvo estis parolata oriente de la Riga golfo kaj ĝi malaperis en la 19-a jarcento.


Developed by StudentB